Hej! Ĝi estas #alternateFridayMusic kun la signalvorto de #kovrokanto ( #cover ) 🎉 Ĉi tiu brila kovrokanto ludas en mia kapo dum pli ol semajno. Ĝi ankaŭ estas tre amuza video. Ĝuu! Ale Cossavella - Spaca strangaĵo por la anglalingvanoj: This brilliant cover has been playing in my head for more than a week. It’s also a very funny video. Enjoy! 🎶 Terkontrol’, Majoro Tom Terkontrol’, Majoro Tom Prenu la pilolojn kaj la kaskon metu jam Terkontrol’, majoro tom Ekŝaltiĝos la motor’ Jen la sparko kaj ke dio benu vin Jenas terkontrol’ Majoro Tom Sukcesa estis vi Kaj la tuta mondo vin admiras nun Jam alvenis la momento por elir’ Jen Majoro Tom al terkontrol’ Mi paŝas tra la pord’ Kaj mi flosas en plej stranga manier’ Tre ŝanĝiĝis ja la steloj kaj la ter’ Jen mi sidiĝas sur ladŝipo Alte sur la mond’ Blua estas ter’, tute ne ŝanĝebla ver’ Eĉ se malproksime ŝvebas mi Tre pace flugas for’ Kaj la ŝip’ iras laŭ sia propra vol’ Diru al mia edzin’ ke mi ege amas ŝin Terkontrol, majoro Tom Kontakton perdis ni kun vi Ĉu vi aŭdas Majoro Tom? 🎶 @Bishopjoey@writing.exchange @dgar@aus.social @electric_gumball@mastodon.social @stormygleason@hachyderm.io @fc@universeodon.com #esperanto #muziko 4/4